En „Dio preterpasas“ donas Shoghi Effendi, pranepo de la Fondinto de la Bahaa Kredo, Bahá’u’llah, kaj de 1921 gis 1957 gia „Gardanto“, fundan superrigardon pri la elstaraj eventoj de la unuaj cent jaroj, 1844 gis 1944, de la Bahaa Revelacio. La verko elstaras en la historio de la religioj, car pere de tiu ci libro unuafoje eblas de tre proksime kaj relative tre baldau post la okazintajoj observi la naskigon de nova religio kaj kiel gi faras siajn unuajn pasojn. Pro la signifo, kiun gia eminenta autoro donas al certaj eventoj en la historio de la Bahaa Kredo, estas tiu ci libro autoritata fonto por esploroj pri gi.
Shoghi Effendi havis aliron al ciuj siatempe haveblaj dokumentoj kaj materialoj kaj kun sia unika kompreno de la esenco kaj intencoj de la Kredo majstre enkadrigas la unuopajn eventojn kaj la evoluajn fadenojn. Li sentebligas kiel la Bahaa Kredo celas redirekti la vivon de la diversaj popoloj kaj nacioj sur nia terglobo al unu tutmonda, paca kaj prospera mondsocio. Au, kiel formulis la Universala Domo de Justeco, la internacia gvidorgano de la bahaa komunumo, citante kernan verson de Bahá’u’llah:
»Sinsekvaj revelacioj de amanta kaj klarintenca Kreanto portis la logantaron de la Tero al la sojlo de sia kolektiva plenagigo kiel unusola popolo. Bahá’u’lláh nun alvokas la homaron akcepti sian heredajon: „Kion la Eternulo ordonis kiel suverenan kuracilon kaj plej fortan rimedon por resanigi la tutan mondon estas la unuigo de ciuj popoloj en unu universala Religio, unu komuna Kredo.“«